Jakobo Brjus | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James Daniel Bruce | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1669 en Moskvo | ||||
Morto | 19-an de aprilo 1735 (65-jaraĝa) en Glinki Estate | ||||
Tombo | Moskvo ![]() | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Bruce (Russian) vd | ||||
Patro | William Bruce (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Robert Bruce (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo oficiro politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Velikij Novgorod vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Jakobo BRJUS (ruse Яков Вилимович Брюс), (angle James Daniel Bruce) naskiĝis la 11-an de majo 1669 en Moskvo, Rusa carlando, mortis la 30-an de aprilo 1735 en sia bieno Glinki Moskva provinco. Li estis elstara rusa ŝtataganto, generalo, diplomato kaj sciencisto de skota deveno (klano Bruce), unu el intimaj samideanoj de caro Petro la Granda.
Liaj gepatroj loĝis en Rusio ekde 1647. Li estis la frato de Robert Bruce, la unua milita guberniestro de Sankt-Peterburgo. Ekde 15-a jaraĝo li militservis kaj partoprtenis en militaj kampanjoj kune kun la caro (ĉefe en la kampo de artilerio).
Li kaj Andrej Osterman subskribis la traktaton de Nystad (nuna finna urbo Uusikaupunki) en 1721, pro kiu li ricevis la titolon de Grafo. Ĝi estis sukcesa finalo de Granda Nordia Milito, kiu grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Ruslando.
Post morto de Petro la Granda okazinta la 8-an de februaro 1725 li demisiis kiel generalo-feldmarŝalo kaj setliĝis en Glinki.
Tie li mortis la 30-an de aprilo 1735 kaj estis sepultita en Moskvo.